Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Jen aŭtuno, jen denove...

Jen aŭtuno, jen denove,
kiel ĉiam, ĉarmas min.
Mi ne scias, kial mi ĝin
amas, sed mi amas ĝin.

Mi sidiĝas sur monteto,
disrigardas tra la val'
kaj aŭskultas, ke l' folioj
mole zumas dum defal'.

Nun la sun' rigardas al la
tero kun tenera bril',
kiel la patrin' amanta
al ekdorma eta fil'

Vere ja, la ter' ne mortas
nur dormiĝas en aŭtun':
tra l' okuloj ne malsanon,
nur dormemon montras nun.

Ĝi silente sin malvestas,
belan robon metas for,
sin revestos, se krepuskos
la printempo: la aŭror'.

Plej mallaŭte, fingropinte
liutkordojn tuŝas mi,
ke vin lulu reva kanto,
milde mola melodi'.

Mia kara, alsidiĝu,
sidu kun mi en silent',
ĝis forsonos kanto, kiel
super lag' la flustra vent'.

Min kisante, mole metu
nun la buŝon al la buŝ',
ke l' naturon ni ne veku
el la dolĉa dorma kuŝ'.